La Okcidenta Kristanismo, kiel dirite, perdis sian sudan – Afrikan – flankon, sed samtempe ja etendiĝis okcidenten, norden kaj orienten. Por iom indiki la okcidentan parton ni menciu la Keltan aŭ Irlandan Kristanismon: ĝia komenciĝo science ne estas dokumentita, nur legendoj pri ĝi atestas: laŭdire Jozefo de Arimateo – el la Biblio – jam tempe de Jesuo komercis pri stano kun la regiono de Cornwall, post la morto de Jesuo li migris por fondi preĝejon en Britujo.
La Insulara aŭ Irlanda Kristanismo jam tre frue estiĝis sur la Britaj insuloj kaj en Irlando, sed restis sufiĉe izolita de la cetera mondo. Ĝi havis proprajn kutimojn, i.a. en liturgio, en Paskodatoj, kaj en multo pli: ekzemple ĉe ili la monaĥoj estis pli gravaj ol en la cetera Kristanismo. Episkopoj foje estis vagantaj, aŭ loĝis interne de monaĥejo sub la tiea abato. Ne estis dogmaj problemoj, nur malsameco disde la ceteraj okcidentaj eklezioj; la papon de Romo senprobleme oni akceptis kiel distancan ĉefon de la eklezio.
En 1172 la reĝo Henriko 2a de Anglujo devige enkondukis la riton de Romo.
En Malfrua Klasika Periodo kaj dum Frua Mezepoko sub pluraj sanktuloj, Kolumbo de Iona (Columba, 521–597), Kolumbano (Columbanus, ĉ 540–615) kaj Patriko (Patricius, fine de 4a jc-461), disvastiĝis la Kelta Kristanismo.
Kolumbo fondis monaĥejon, al kiu li donis sian Regulon; deirante de la insulo Iona estiĝis ĉeno da monaĥejoj, abatejoj kaj episkopejoj tra la tuta Kelta mondo. Kolumbano, post 30-jara instruado en la monaĥejo Bangor (Nord-Irlando), fondis plurajn monaĥejojn sur la eŭropa kontinento. En 590 li foriris kun 12 kameradoj al Francujo, inter kiuj famiĝis Gallo (Gallus, de kies nomo devenas Sankt-Gallen), Kolumbino (Columbinus) kaj aliaj. Li verkis tre severan propran Regulon. En la 9a jc la Regulon de Benedikto ĉie oni adoptis. Patriko fariĝis la misiisto de Irlando. Laŭ la legendo, Patriko kiel 16-jara knabo estis deportita kiel sklavo al Irlando; li fariĝis ŝafisto kaj lernis la lingvon. Pro vizio li eskapis. Li pastriĝis en tiama Gaŭlio; papo Celestino 1a (Coelestinus, 422–432) taskigis al li kristanigi la paganan Irlandon.
[Fragmento el la libro: Gerrit Berveling: Konciza historio de Kristanismo, ĉapitro Frua mezepoko, pp. 40-41. (Eldonis KAVA-PECH, Dobřichovice, 2014).]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo